9.11.10

Morto tago: tradicio en Bolivio


En antaŭ-kolonia tradicio, animo de mortaj personoj kuniĝis kun "Urkhu Pacha" (suba mondo). En ĉi tiu subtera mondo (inversita mondo), animoj vivas la viva ciklo inverse, ili naskas maljunaj por morti junaj kaj revivi la mondon de la vivantoj. Do morto ne estas fendajho, estas etapo de la viva ciklo, male al la katolika religio.

Ĉiun jaron, animoj revenas viziti la mondon de la vivantoj por vidi ĉu ghia memoro ankoraŭ daŭras.

Animoj alvenas malsataj kaj sojfaj. Vivantoj preparas manghajhojn kaj trinkajhojn. Ĉi tiu ago elmontras la gravecon de la reciproko en andina socio, kaj mortintoj intervenas permesante bonajn rikoltojn, kaj bonan pluvadon.


Unuaj hispanoj en Ameriko priskribas, ke amerikanoj demetis mortintojn de iliaj tomboj, kaj vivantoj vestis ilin, preparis manghajhojn, dancis kun ili, kaj fine ilin resendis al iliaj tomboj. Sed la katolika eklezio tuj punis tiujn tradiciojn.

No comments: