26.10.10

40 000 000 $us povus savi la plej grandan rezervon de dinosaŭraj spuroj en la mondo.

En 1994, dum promenado tra cementa fabriko teretaĝo ĉirkaŭ urbo Sukro-Bolivio, fanatika paleontologiisto Klaus Schütt vidis muron de
30 000 m2 kovratan de centoj da dinosaŭraj spuroj.

Schütt tuj alvokis la Naturhistoria muzeo, sed kiam li diris ke li renkontis 500 spurojn neniu kredis tion.


Post kelkaj jaroj li klopodis konigi sian malkovron, hazarde svisa paleontologiisto Chritian Meyer vidis filmon kaj stuporiĝis, vojaĝis en 1998, kaj post 3 monatoj da enketo konfirmis ke : sur 80 metroj de alteco kaj 1 200 metroj de larĝeco, la muro montris 5 000 spurojn de 293 malsamaj dinosaŭraj specoj, la plej grava treto-rezervo en paleontologia historio.

Inter la sigeloj, la sciencista teamo malkovris spurojn de dinosaŭra paŝado plej longa ĝis nun konata, 347 metrojn de "Tyrannosaurus rex" ido baptita per sciencistoj kiel "Johnny Walker".

Dekoj da idoj kuris feliĉaj tie, antaŭ 66 milionoj da jaroj, inter ili grandaj "Titanosaurios" (spuroj eĉ 70 centimetrojn), "Terópodos", pacaj "saurópodos" kaj multaj aliaj specioj.

Pli-malpli 5000 dinosaŭraj spuroj en la monto "Cal Orcko"(kalka monto) helpas tutmondajn geologojn korekti kelkajn erarojn pri la ter'historia konstruaĵo. Hodiaŭ, la muro estas la plej granda rezervo de spuroj en la mondo, ĉar "Moenchenhagen", en Germanio, havas 220 tretojn, kaj "Nacional Dinosaur Tracks Monument" en Usono havas 60.

La malkovro estas ankaŭ nun surprizo-fonto, ĉar pluvoj kutime malkovrigas novajn spurojn.

Dekaj idoj kuris feliĉaj tie, antaŭ 66 milionoj da jaroj, inter ili grandaj "Titanosaurios" (spuroj eĉ 70 centimetroj), "Terópodos", paciaj "saurópodos" kaj longa bestaj varioj.

19.10.10

Felicxan festotagon “ URBO LA PAZO” (la 20an de oktobro)


Urbo La Pazo, dum “Aymará” kultura epoko, estis konata kiel “Chukiyawa”, kio signifas “Ora bieno”. Cxi tiuj teroj apartenis al Inkaa imperio, plenaj de valoraj metaloj, kiuj frenezigis hispanajn konkerulojn.

La Pazo estas hodiaux la registara loko kaj tial la plej grava urbo tamen ne la cxefurbo.

Sur pli ol 3 600 metroj de alteco, estas malfacila defio por vojajxantoj kiuj alvenas de subevenajxoj, sed gxia beleco kaj tipa aero invitas al venki la alteca malfarto kaj gxoji.

La kerna urbo lokigxita en malgranda ebeno cxirkauxata de montoj kapablas vidi pintoj de la Anda Mortaro kaj belajn evenajxojn. Marsxu gxis la sudo, la teroj subaperas kaj la konstruajxoj sxprucas inter montoj kaj riveroj.

La “Illimani” monto, kiu estas unu de la plej altaj montoj de la Anda Montaro, restas inter nuboj kun 6 465 metroj de alteco kaj ornamas la urban fonon

HISTORIO

Alonso de Mendoza fundis La Pazo en 1548. Li komencis la laboron en “Laja”, proksima loko, sed poste translokigxis al alia loko kie oni sciis pri oro, kaj finfine tie komencis krei la urbon.

Sia nomo alvenas de terura milito kie Gonzalo Pizarro revoluciis kontraux vicregxo. Kiam finigxis la konflikto, la urbo nomigxis La Pazo (La paco) rememorigante la pasinteco. En 1809 gxi atingis sian sendependecon dank' al agoj de Murillo kaj aliaj aktivulojj.


LA PAZO ESTAS
KULTURO

  • Manfaritajxaj festoj.
  • “Alasita festo” Kie vi acxetas malrealajn kaj malgrandajn ajxojn kredante ke cxio realigxos dum la jaro.
  • Libra festo.
  • Multaj indigxenaj danca festoj.
  • K.t.p

11.10.10

Polemiko en Bolivio pro malrasa legxo ke maltrankviligas komunikajn mediojn

Konservativa opozicion, entreprenatoj kaj boliviaj ĵurnalaj organizoj denuncis kiel atencon kontraux libera esprimo, al la nova legxo kiu antauxvidas la fermado de komunikaj medioj, se ili prezentas rasajn mesagxojn.

Sed la indigxena prezidanto Evo Morales, kiu regas kun pligrandan nombron da delegitoj, donis malmultajn esperojn por sxangxigu de la nomata "Lukta legxo kontraux la rasismo kaj diskriminacio", defendante gxin kiel parto de malkolonia proceso en la lando.

Cxi tiu legxo diras en sia plej polemika artikolo ke la komunika medio kiu publikigos rasajn kaj diskriminaciajn ideojn havos ekonomikajn sankciojn kaj cxesigon de sia funkcia permesilo.

La Nacia gazetara asocio, nun postulas elimini cxi tiun artikolon, cxar ili opinias ke gxi malrespektas nian konstitucion, la internaciajn humanajn rajtecojn kaj silentigas gazetaron.

Nun okazas grava manifestacio de gejxurnalistoj en cxiuj urboj. Oni ne povas puni komunikan medion pro opiniojn de invititoj.

Kelkaj flustroj diras ke la registaro faris la legxon por fermi opoziciajn komunik´mediojn kaj silentigi opoziciajn jxurnalistojn.