26.10.10

40 000 000 $us povus savi la plej grandan rezervon de dinosaŭraj spuroj en la mondo.

En 1994, dum promenado tra cementa fabriko teretaĝo ĉirkaŭ urbo Sukro-Bolivio, fanatika paleontologiisto Klaus Schütt vidis muron de
30 000 m2 kovratan de centoj da dinosaŭraj spuroj.

Schütt tuj alvokis la Naturhistoria muzeo, sed kiam li diris ke li renkontis 500 spurojn neniu kredis tion.


Post kelkaj jaroj li klopodis konigi sian malkovron, hazarde svisa paleontologiisto Chritian Meyer vidis filmon kaj stuporiĝis, vojaĝis en 1998, kaj post 3 monatoj da enketo konfirmis ke : sur 80 metroj de alteco kaj 1 200 metroj de larĝeco, la muro montris 5 000 spurojn de 293 malsamaj dinosaŭraj specoj, la plej grava treto-rezervo en paleontologia historio.

Inter la sigeloj, la sciencista teamo malkovris spurojn de dinosaŭra paŝado plej longa ĝis nun konata, 347 metrojn de "Tyrannosaurus rex" ido baptita per sciencistoj kiel "Johnny Walker".

Dekoj da idoj kuris feliĉaj tie, antaŭ 66 milionoj da jaroj, inter ili grandaj "Titanosaurios" (spuroj eĉ 70 centimetrojn), "Terópodos", pacaj "saurópodos" kaj multaj aliaj specioj.

Pli-malpli 5000 dinosaŭraj spuroj en la monto "Cal Orcko"(kalka monto) helpas tutmondajn geologojn korekti kelkajn erarojn pri la ter'historia konstruaĵo. Hodiaŭ, la muro estas la plej granda rezervo de spuroj en la mondo, ĉar "Moenchenhagen", en Germanio, havas 220 tretojn, kaj "Nacional Dinosaur Tracks Monument" en Usono havas 60.

La malkovro estas ankaŭ nun surprizo-fonto, ĉar pluvoj kutime malkovrigas novajn spurojn.

Dekaj idoj kuris feliĉaj tie, antaŭ 66 milionoj da jaroj, inter ili grandaj "Titanosaurios" (spuroj eĉ 70 centimetroj), "Terópodos", paciaj "saurópodos" kaj longa bestaj varioj.

No comments: