9.1.11

Benzina problemo en Bolivio

La 26an de decembro, Vicprezidento Álvaro García Linera, lanĉis la dekreton 748an, kiu kreskigis koston de precipaj hidrokarbidoj, ĉar subvencioj kaj malaltaj prezoj okazigas kontrabandon en najbaraj landoj. Por nuligi efektojn, Lineras sugestis transformi aŭtomobilojn al uzo de natura gaso (kiu ni produktas kaj ne sxangxus sia prezo).

Novaj kostoj estis preskaŭ duoblaj :

Antaŭ Post

dekreto dekreto

Benzino 3,74 6,47 72%

Dizelo 3,72 6,80 82%

Protestado komenciĝis en la urboj La Paz kaj Cochabamba , okazis manifestacioj, bataloj, gravaj detruaĵoj, homoj estis vunditaj kaj arestitaj. Aliaj urboj prezentis amasajn manifestacioj je preskaŭ 10 000 personoj. Tie oni povis aŭskulti fortajn kriojn petante abdikecon de la prezidento Evo Morales .

La 31an de decembro, registaro nuligis la dekreton, tamen opinioj favoraj al Avo Morales falis, ĝis atingi 67% malfavoraj kaj 74% por Garcia Linera . Kaj popol-aprobo falis al 30%, plej malalta nivelo de 2006 kiam komenciĝis lia regado.

Bolivia inflacio aperas pli alta ol tiu planita de la registaro kaj atingis 7,18% (pasintan jaron). Decembro elmontris la plej altan inflacion kun 1,76%.

2010 ne estis bona jaro por Bolivia ekonomio. Kreskado je 3,7% estis inter la plej malaltaj de Ameriko.

2 comments:

Eduardo Iriarte Gahete said...

Mi malĝojas legi tion, mi havas familianojn en Cochabamba :-(

Kuraĝon kaj antaŭen!

Leandra said...

Kore dankon, sed Bolivio denove trankviligxas.

Donkon por legi mian blogon. Amike Leandra